Miami Vice
Aspekto
Miami Vice | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | Miami Vice |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | crime television series, police television drama, televida dramserio |
Aktoroj | Don Johnson • Philip Michael Thomas • Saundra Santiago • Michael Talbott • John Diehl • Olivia Brown • Edward James Olmos |
Muziko de | Jan Hammer |
Amplekso | |
Sezonoj | 5 |
Epizodoj | 112 |
Daŭro sen reklamoj | 42 |
Elsendo | |
Elsendita | 16 sep. 1984 – 25 jan. 1990 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
Miami Malmoralan Policunuo (angle Miami Vice) estas usona krimdrama serio kiu elsenditas de NBC de 1984 ĝis 1990. La serio estis en la stilo de filmo noir, same kiel la modo kaj muziko. Ĝi gajnis multajn laŭdojn kaj premiojn inkluzive de Premio Emmy, hodiaŭ ĝi estas konsiderata kulta serio. En multaj landoj ĝi estis elsendita fine de la 1980-aj jaroj kaj komence de la 1990-aj jaroj.
Paro de detektivoj, James "Sonny" Crockett (Don Johnson) kaj lia partnero Ricardo "Rico" Tubbs (Philip Michael Thomas), luktas kontraŭ krimuloj kaj drogkomercistoj de la subtera mondo de Miamo.
Rolantoj
[redakti | redakti fonton]- James (Sonny) Crockett (Don Johnson) - inkognita policano, li estis profesia futbalisto ĝis li estis grave vundita kaj devis fini sian karieron en sportoj. Poste li funkciis kiel oficiro kun la rango de leŭtenanto en la Usona Terarmeo, en la rangoj de la 1-a Kavaleria Divizio kaj la Specialaj Trupoj de la Usona Armeo, kaj militservis en la Vjetnama milito. Post lia reveno, li aliĝis al la polico. Li uzas la identecon de drogkomercisto por kapti la krimulojn. Kutime ŝiforas Ferrari-n modelon 365 GTB/4.
- Ricardo (Rico) Tubbs (Philip Michael Thomas) - iama afro-usonana policisto de Novjorko kiu alvenas en Miamo kiel la provizora partnero de Crockett kaj poste iĝas permanenta. Li serĉas la krimulon, kiu murdis sian fraton.
- Martin Costillo (Edward James Olmos) - la anstataŭaĵo de Celine Rodriguez post kiam li estis mortigita, li prizorgas la Miaman Policejon kaj estas tiu kiu kontrolas Sonny kaj Rico. En lia pasinteco, li estis agento de la Drug Enforcement Administration en la vjetnama milito por mallonga tempo.
Filmo
[redakti | redakti fonton]En 2006, filmo de la sama nomo estis publikigita surbaze de la serio. Ĉefrolis Colin Farrell kiel Sonny Crockett kaj Jamie Foxx kiel Rico Tubbs.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Miami Vice forumo
- Oficiala Miami Vice Arkivigite je 2012-09-07 per la retarkivo Wayback Machine DVD retejo Arkivigite je 2012-09-07 per la retarkivo Wayback Machine Enarkivita la 7an de septembro 2012, ĉe la Wayback Machine.
- Miami Vice Arkivigite je 2013-09-21 per la retarkivo Wayback Machine Enarkivigita la 21an de septembro 2013, ĉe la ĉe la Muzeo de Elsendaj Komunikadoj
- Miami Vice en Interreta filma datumbazo (angle)
- Miami Vice ĉe Rotten Tomatoes
- Miami Vice sur Hulu.Com
- Miami Vice sur NBC.Com